Postmoderna arto

Nacia Teatro de Katalunio, de Ricard Bofill. Kun la formo de greka templo, montras klare la mikson de antikvaj modeloj kun konstruteknikoj de avangardo.

La postmoderna arto, male al la nomita moderna arto, estas la arto propra de la postmoderneco, nome teorio soci-kultura kiu postulas la aktualan validecon de historia periodo kiu estis superinta la modernan modelon, tio estas, la radikoj kultura, politika kaj ekonomia propraj de la Nuntempa Epoko, markita kulture de la Klerismo, politike de la Franca Revolucio kaj ekonomie de la Industria Revolucio.

Aktuale estas granda polemiko pri la demando ĉu vere la moderna projekto estas superita aŭ ne; certe estas malmulta historia perspektivo por povi establi rompon disde la antaŭa periodo kaj por komenci novan epokon; nur tempa malproksimiĝo kaj pli profunda analizo povos establi ĝin.

Aperinta kaj en Eŭropo kaj en Usono el mezo de la 1970-aj jaroj, ĝi enkadrigas diversajn movadojn kiaj estas la transavangardo itala, la novekspresionismo germana, la novmanierismo, la novminimalismo, la novkonceptismo kaj la ŝajnigismo, inter aliaj.

Postmoderna arto estas fakte aro de artaj movadoj kiuj serĉas kontraŭditi kelkajn aspektojn de modernismo kaj kiu aperis aŭ disvolviĝis je ties sekvo. Ĝenerale, movadoj kiaj intermedia, instalaĵoj, koncepta arto kaj plurmedio, ĉefe inkludante videon estas priskribitaj kiel postmodernaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search